Рет қаралды 431
Jen la dua aro da epizodoj de Skubi-Du, plene en Esperanto! Dublitaj helpe de AI, baldaŭ spekteblaj kaj elŝuteblaj ĉe xn--esperao-tgb.net/serioj/sk....
🔎Fred Ĝons, Dafne Blejk, Velma Dinkli, Norvil «Ŝagi» Roĝers kaj danhundo Skubi-Du konsistigas la amatoran detektivgrupon de Kristalogolfeto, urbeto mem-deklarita «la plej sorĉita loko el la mondo». Aldone al la tradiciaj misteroj, kiujn ili ĉiam solvas, la teamo ekmalkovras obskuran sekreton, kiu estas kaŝita en la pasinteco de Kristalogolfeto.
VOĈOJ
-----------
Ŝagi, Skubi: Mikaelo Kastro
Patro de Velma: DanieruOtakuBoy
Ĉiuj aliaj: Mikaelo Kastro+AI
PRI NIA UZO DE AI
-----------
AI-uzado en arta tereno estas tikla afero. En anglosfero (kaj aliaj grandaj sferoj) dublaĵo kiu uzas AI-voĉojn ricevus malfavorajn recenzojn pro tio, ke ĝi ne turnas sin al la kunlaboro kun aliaj voĉaktoroj kaj "ŝtelas laboron al aliuloj". Ĉi tiu pensmaniero ne estas translokebla al malvasta Esperantujo, kiu ne havas fortan aŭdvidan tradicion, nek grandan voĉaktoraron.
Ĉi tio ne signifas, ke ni ektaksas homan kunlaboron senutila, sed por dubli serion certe estus malfacile kunordigi teamon el multaj homoj, kaj oni bezonus pli ol unu monaton por pretigi ĉi tiujn tri epizodojn. Ĉiuj voĉoj uzitaj apartenas al etika voĉbanko, neniu voĉmodelo estas senpermesa kopio de alia aktoro aŭ rolulo.